Sedmihorky (germaneWartenberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Karlovice. Ĝi troviĝas proksimume 0,5 km okcidente de Karlovice. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/35. Estas ĉi tie registritaj 58 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 194 loĝantoj. Devene la hodiaŭa Sedmihorky nomiĝis Nová Ves. En la jaro 1966 estis permesita laŭ postulo ŝanĝo de la nomo Nová Ves al Sedmihorky.
Sedmihorky situas en katastra teritorio Karlovice kun areo 10,21 km².
Lázně Sedmihorky
La 1-a de julio 1966 Sedmihorky estis alinomita (te. la devena loko kaj kelke da konstruaĵoj de banloko Sedmihorky) al Lázně Sedmihorky.
Post morto de d-ro Šlechta en la jaro 1886 sla celigo de la areo iom post iom ŝanĝiĝis; oni praktikis ekz. kuracado per torfo. En la jaro 1914, post foriro de lasta loka kuuracisto en armeon, la banloko ŝanĝiĝis en klimatajn kaj la konstruaĵoj estis uzataj por loĝigo de someraj gastoj.[1] En la jaro 1945 ĝi estis kiel konsisto de senjorujo Hrubá Skála naciigitaj laŭ dekretoj de Beneš kaj ŝanĝita en resanigejon de RSM, post la revolucio ŝanĝita en komercan kompanion.[2] En la pasinteco (jaro 2010) la restaŭrigitaj kaj konservitaj banlokaj domoj (Kasteleto, Fontejo) servis kiel hotelo kaj kongresa centrejo.[3]
Nuntempe ĉiuj konstruaĵoj kaj objektoj de la banloko estas fermitaj.