Svijany (germane Swijan) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec troviĝanta proksimume ses kilometroj okcidente de Turnov en proksimeco de aŭtostrado D10 el Prago ĝis Liberec. Riveron Jizera, sur kies dekstra bordo la municipo etendiĝas, ĉi tie apud la menciita ŝoseo transpontigas ankaŭ fervojlinio 070 Praha – Turnov kaj ŝoseo II/610. En la municipo vivas 347 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loukov (distrikto Mladá Boleslav), Pěnčín, Svijanský Újezd kaj Příšovice.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1345.
Ekde la jaro 1976 Svijany estis alvicigita al municipo Příšovice. La 1-an de septembro 1990 ĝi akiris reen sian memstarecon.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 532 |
---|
1880 | 544 |
---|
1890 | 516 |
---|
1900 | 526 |
---|
1910 | 501 |
---|
1921 | 444 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 432 |
---|
1950 | 326 |
---|
1961 | 355 |
---|
1970 | 340 |
---|
1980 | 365 |
---|
1991 | 279 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 281 |
---|
2014 | 296 |
---|
2016 | 311 |
---|
2017 | 314 |
---|
2018 | 315 |
---|
2019 | 329 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 345 |
---|
2021 | 361 |
---|
2022 | 349 |
---|
2023 | 346 |
---|
2024 | 347 |
---|
Memorindaĵoj
Svijanaj solenoj
Tradiciaj agadoj de Bierfarejo Svijany kaj de Municipa ofico de Svijanský Újezd okazas ĉiujare en areo de baniĝejo en Svijanský Újezd. Tio estas unutaga agado, dum kiu ĉi tie vizitantoj povas gustumi ĉiujn specojn de biero el Svijany.
Pluaj fotoj
-
-
Muelejo Perner en Svijany
-
Enireja konstruaĵo de bierfarejo Svijany
-
Kastelo Svijany, vido al kapelo
-
Kastelo Svijany, aviadile