|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dalešice
|
Dalešice (germane Daleschitz) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. En la municipo vivas 222 loĝantoj (2024).
En distanco 5 km norde situas urbo Jablonec nad Nisou, 6 km sudoriente urbo Železný Brod, 10 km nordoriente urbo Tanvald kaj 11 km sude urbo Turnov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Skála, Skuhrov, Maršovice, Jablonec nad Nisou kaj Pulečný.
Historio
Unu el la plej malnovaj municipoj en ĉirkaŭaĵo de Jablonec fieras per strategia situo inter Jizera montaro kaj Bohemia paradizo en sudo. Dalešíce estas ideala alvenloko por piedirantoj kaj biciklistaj ekskursoj. La municipo etendiĝas sur sudokcidenta deklivo de monteto Dalešický vrch en supermara alteco 568 metroj super maro.
Laŭ legendo la vilaĝon fondis unu el tri fratoj Daleš. La nomoj de liaj fratoj Aleš kaj Mareš portas municipoj Alšovice kaj Maršovice. La vera, historie pruvita mencio pri Dalešice devenas el registro pri vendo de ampleksa senjorujo en la jaro 1538.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 324 |
---|
1880 | 313 |
---|
1890 | 326 |
---|
1900 | 310 |
---|
1910 | 328 |
---|
1921 | 327 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 410 |
---|
1950 | 211 |
---|
1961 | 221 |
---|
1970 | 163 |
---|
1980 | 146 |
---|
1991 | 116 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 114 |
---|
2014 | 176 |
---|
2016 | 183 |
---|
2017 | 194 |
---|
2018 | 190 |
---|
2019 | 192 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 200 |
---|
2021 | 208 |
---|
2022 | 205 |
---|
2023 | 218 |
---|
2024 | 222 |
---|
Memorindaĵoj
- monumento al falintoj en la unua mondmilito, renovigita en la jaro 2009
- historia mejloŝtono de la tn. Germana vojo ĉe domo n-ro 1
- tombejo kun kapelo kaj antaŭmilitaj tomboŝtonoj
- kapeleto de sankta Kruco sur monteto super la municipo
- konstruaĵoj de popola arkitekturo
- vilaoj el la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj
Pluaj fotoj
-
domo n-ro 24
-
monumento al falintoj
-
tombejo
-
vilao n-ro 60
-
vilao n-ro 84