Český Dub (germaneBömisch Aicha) estas urbo en norda parto de Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Liberec, 12 km sude de la urbo Liberec. Vivas ĉi tie 2 923 loĝantoj (2024).
Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Norda Bohemio kaj grava centro de la regiono sub Ještěd. Ĝia historia urbocentro estas ekde 1992 proklamita kiel urba monumentzono.
Kastelo de Schmitt – reprezenta novklasikisma konstruaĵo el 1874, ĉirkaŭita de angla parko
Muzeo de la regiono sub Ještěd – historiisma konstruaĵo el 1881, ekde 1945 sidejo de la muzeo kun riĉaj regionaj kolektoj (malfermita ekde aprilo ĝis septembro, alitempe laŭ interkonsento)