Kunratice u Cvikova
Kunratice u Cvikova (germane Kunnersdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa sur suda cismontaro de Luzacia montaro, en valo de rivereto Svitávka, 3 km oriente de Cvikov. La municipo situas sur ŝoseo I/13, kiu transpaŝas ĝin per viadukto. Vivas ĉi tie 640 loĝantoj (2025). La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velký Valtinov, Jablonné v Podještědí, Mařenice kaj Cvikov. HistorioLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1278. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Memorindaĵoj
Interesaĵoj el ĉirkaŭaĵoNetutaj 2 km sude de la municipo situas Roko de morto ĉe Kunratice. Sur muro 15 metroj alta esis hakita bildo de kavaliro sur ĉevalo kaj falanta knabino. La bildo estas reflekto de mito pri malbona kavaliro Kuno. En la jaroj 1905–1973 funkciis en Kunratice stacio sur fervojlinio Svor – Jablonné v Podještědí; poste estis la fervojlinio nuligita, sed ruino de la stacio situas ĝis hodiaŭ sur la okcidenta rando de la municipo.[1] Sur la katastra teritorio Kunratice u Cvikova estas kelke da montetoj – Dubina (467 m), Kovářský vrch (461 m), Klobouk (398 m), Dubova hora (432 m) kaj Skřivánek (383 m). Ili estas envicigitaj al Cvikova montetaro. La protektata naturoSur la teritorio de la municipo trafas PPR Luzacia montaro. En la katastron de la municipo apartenas ankaŭ naturmemorindaĵo Dutý kámen. Pluaj fotoj
Referencoj
|