|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlastiboř
|
Vlastiboř estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. En la municipo vivas 127 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jílové u Držkova, Držkov, Železný Brod, Zlatá Olešnice kaj Jesenný.
Historio
La unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1627. Dum la Dua Mondmilito, konkrete ekde la jaro 1943, agadis en la municipo kaj ĉirkaŭaĵo partizana grupo Konstantin. En sudorienta rando de la municipo estas lokigita monumento dediĉita al tiuj ĉi eventoj. En arbaro sur deklivo de Hvězda alta 511 m estas konservita partizana kaŝejo kun memoriga tabulo, al kiu kondukas verde markita turisma vojo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 528 |
---|
1880 | 658 |
---|
1890 | 571 |
---|
1900 | 578 |
---|
1910 | 618 |
---|
1921 | 535 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 518 |
---|
1950 | 324 |
---|
1961 | 295 |
---|
1970 | 252 |
---|
1980 | 187 |
---|
1991 | 134 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 125 |
---|
2014 | 130 |
---|
2016 | 127 |
---|
2017 | 122 |
---|
2018 | 119 |
---|
2019 | 116 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 105 |
---|
2021 | 113 |
---|
2022 | 123 |
---|
2023 | 120 |
---|
2024 | 127 |
---|
Memorindaĵoj
- kapelo (meze de la municipo)
- monumento al falintoj en la 1-a mondmilito (meze de la municipo)
- monumento al viktimoj en la Dua Mondmilito kaj partizana movado (super sokol-domo)
- kruco ĉe domo n-ro 92
- kruco en herbejo norde de n-ro 27
- konstruaĵoj de popola kaj tradicia arkitekturo
- memorige protektata zemljanko el tempo de la Dua Mondmilito (en arbaro sude de la municipo)
- monumento de kontraŭfaŝismaj batalantoj (super la zemljanko)
Pluaj fotoj
-
kapelo
-
monumento al falintoj en la 1-a mondmilito
-
monumento al viktimoj de la 2-a mondmilito
-
kruco ĉe domo n-ro 92
-
vido al suda parto de la municipo
-
eksa gastejo n-ro 65
-
domo n-ro 74
-
domo n-ro 549
-
vilaeto n-ro 92
-
memorige protektata zemljanko
-
monumento al kontraŭfaŝismaj batalantoj super la zemljanko
-
arbaristejo n-ro 69 sude de la municipo - loko de kaŝado de rezistmovadanoj