Horní Řasnice (antaŭe Bernsdorf pod Smrkem, germane Bärnsdorf an der Tafelfichte) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Liberec, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 242 loĝantoj (2024). Ĝi situas en Fridlanta terlango en norda Bohemio. Konsisto estas domaro Srbská, kie estas limpasejo kun Pollando. Tra la municipo trafluas rivereto Řasnice kaj rojo Jindřichovický potok.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Město pod Smrkem, Bulovka, Jindřichovice pod Smrkem, Dolní Řasnice, Grabiszyce Górne kaj Miłoszów.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1381.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 855 |
---|
1880 | 1 779 |
---|
1890 | 1 751 |
---|
1900 | 1 820 |
---|
1910 | 1 721 |
---|
1921 | 1 467 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 296 |
---|
1950 | 502 |
---|
1961 | 507 |
---|
1970 | 456 |
---|
1980 | 294 |
---|
1991 | 236 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 235 |
---|
2014 | 237 |
---|
2016 | 225 |
---|
2017 | 227 |
---|
2018 | 222 |
---|
2019 | 227 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 234 |
---|
2021 | 236 |
---|
2022 | 241 |
---|
2023 | 243 |
---|
2024 | 242 |
---|
Interesaj lokoj
- Bílá skála estas geomorfologia formacio kreata de pura kvarco.
- Sur rivereto Řasnice vivas alcionoj.
- Monumento ĉe doganejo en Srbská rememorigas atakon kontraŭ ĝi fare de naziaj diversantoj.
Partoj de la municipo
Pluaj fotoj
-
Horní Řasnice
-
Horní Řasnice, lernejo kun municipa ofico
-
Horní Řasnice, malnova fajroestingista armilejo
-
Horní Řasnice, fervoja haltejo
Partoj de municipo Horní Řasnice (2) |
---|
|
|