Doksa montetaro (ĉeĥe Dokeská pahorkatina) estas geomorfologia subtutaĵo de la suda kaj la sudokcidenta parto de Ralska montetaro. La teritorio kun la areo 753 km² estas plejparte konsisto de distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec, en malpli granda mezuro ankaŭ de najbaraj distriktoj Mělník, Litoměřice kaj Mladá Boleslav. La plej alta punkto estas Vlhošť (614 m), la malplej alta estas oriente fluo de Elbo (145 m).
La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Doksy.
Pluaj fotoj de la montaro kaj montoj