Dekomence ĝi nomiĝis Santa Ana de la Bienvenida. La pranomo estis El Canchar (rokejo), loko ĉe la elirejo al valo. Antaŭ la fondo de la vilaĝo ekzistis ermitejo dediĉata al Nia Senjorino de Bienvenida (bonveno) el kio la vilaĝo ricevis "familinomon". Dum la 12-a jarcento etendiĝis tra Kastilio la kulto al Sankta Ana, kaj en 1578 oni nomis tiel la vilaĝon pro la preĝejo starigita por ties kulto. La loko de Santa Ana ekdependis de San Martín de Pusa; kaj eknomis el fino de la 18-a jarcentoSanta Ana de Pusa.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Santanero. La censita populacio en 2011 estis de 532 loĝantoj kaj la denseco estas de 28 loĝ/km².
Situo
Santa Ana de Pusa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoLa Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 594 m; je 78 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′49″ N 4°42′57″ Ok.
Tiu teritorio jam estis konata de hispan-romia-visigotoj kaj de islamanoj, atestate de arkeologiaj trovoj. Ties unuaj fondintoj estis Diego García de López kaj Blas Muñoz en 1522, en la loko konata kiel El Canchar. Post tiuj la senjoro de Valdepusa en 1524 fondis domaron kaj pro deziro reloĝigi ĝin, permesis setladon per dokumento de la 16-a de oktobro de 1526 al 22 loĝintoj de Magán, kiuj nomis la lokon kiel "Santa Ana de Bienvenida". Ĝi estis la lasta de la vilaĝoj fonditaj en Valdepusa.
Meze de la 20-a jarcento la populacio atingis ĝis 1,119 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al malpli da 300.
Interesaĵoj
Estas vidinda ermitejo kaj ponto dirate romia.
La 20-an de januaro okazis tradicie festo per kiu la viriĝantaj junuloj (soldatiĝantaj) vestis sin per kapraj feloj, malpurigis siajn vizaĝojn per karbo kaj uzante porbrutajn sonujojn kaj porvinajn felsaketojn sed plenajn je akvo, serĉis kaj poste malsekigis la junulinojn tute libere al la mateniĝo al la horo de la meso. Ankaŭ elstaras la bruligado de Judaso, nome pupo remburita je pajlo kaj krakpizoj, kio okazas koincide kun la Sankta dimanĉo de la Sankta Semajno.