Pri la termino "Orgaz" estas diversaj etimologioj sen plenaj garantioj.[1] Por Fernando Jiménez de Gregorio,[2] unu de la signifoj povus esti 'fruktodona', 'abunda', el la radiko keltaolca-, 'kampo fruktodona'. Aliflanke Albaigés,[3] asertas ke Orgaz havas eŭskan devenon, kiel varianto de orbaiz, ormaitz aŭ urbiz, 'arbutejo'. Aliaj hipotezoj indikas aliajn antaŭromiajn radikojn, orc- aŭ urc-, aŭ aliaj keltajnworg-, al kiu oni estus aldoninta la finaĵon -az de eŭska deveno. En kelkaj mezepokaj dokumentoj aperas citata kiel Orgas.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Orgaceño. La censita populacio en 2011 estis de 2 807 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,17 loĝ/km².
Situo
Orgaz estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 744 m; je 33,8 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 83,5 km el Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 154.48 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′48″ N 3°52′38″ Ok.
Hegemonias kaj vintroj kaj someroj longaj kaj akraj, propraj de la kontinentaj klimatoj. Same kiel en la tuta provinco, Orgaz karakteras pro la sekeco de la atmosfero dum du trionoj de la jaro, registre plej alta relativa humideco inter la monatoj de novembro al februaro.
En 1344Pedro la 1-a la kruela donis ĝin al sia servisto Martín Fernández kaj multe pli poste, Karlo la 1-a, jam kun titolo de graflando, donis ĝin al don Álvaro Pérez de Guzmán.[8]
La 26-a de marto de 1813, dum la Milito de Sendependiĝo, okazis ĉe la municipo la batalo de Orgaz, kie hispanaj trupoj de Katalunio kaj Ubrique estis atakata de franca armeo.
Meze de la 19-a jarcento estis 406 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 32.542 "reales" el kiuj 4.400 estis por pago al la sekretario.[4]
Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, ekzemple en Orgaz ĝis 3,780 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Orgaz oni falis ĝis 2,672 fine de la jarcento, poste oni rekuperiĝis al la nunaj 2.807.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historie ĝi estis vilaĝo ĉefe agrikultura. Dum la 19-a jarcento oni produktis diversajn nutraĵojn kiaj «tritiko, hordeo, karobo, aveno, guijas, kikeroj, oleo kaj vino»,[4] kaj estis ankaŭ brutobredado de ŝafoj, kaproj kaj laborbestoj (ĉevaloj, azenoj, muloj). Pri industrio kaj komerco estis du fabrikoj tekstilaj, 11 de anizo, ses de produktoj el salo, du de felo, tri muelejoj de oleo kaj du de faruno.
En la aktualo la hegemonia sektoro estas de servoj kun 47,0 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de industrio kun 22,0 %, konstruado kun 16,0 % kaj fine agrikulturo kun 15,0 %.[9]
Ponto de la Kvin Okuloj: starigita super la rojo Riánsares, estas konstruita el ŝtono, ĉar granito abundas en la zono. Ĝi estis konstruigita de la reĝo Karlo la 3-a por la veturo al Andaluzio, pruvo klara ke la akvokvanto de la menciita rojo tiame estis abundega. Oni restaŭris ĝin en 2001.
Ermitejo de la Helpo: dediĉita al la Virgulino de la Helpo, patronino de Orgaz, starlas norde survoje al Toledo.
Ermitejo de la Koncipigo: la konstruaĵo prezentas centran navon kaj, eble, ĝi havis alian navon pli malgrandan kun formo de malgranda latina kruco. Aktuale ĝi prezentas nur unu de la brakoj de tiu malgranda navo. Situanta ĉe la Paroĥa Preĝejo, la restaŭro komencita en la jaro 2002, malkovris la originan plankon, ĉio el granito.
Ĉefa Placo kun portijkaro kaj kolonoj.
Hospitalo de Sankta Laŭrenco: enmarkita de tri grandaj kolonoj.
Arkoj de Sankta Jozefo kaj de Belemo: estas du el kvar pordegoj enirejaj kiuj estis en Orgaz. De la sudorienta restas nur la nomo, Pordego Mora. La arko de Sankta Jozefo estas duoncirkla enkadrata de du ŝtonaj pilieroj, eble ties konstruo datas el la 15-a jarcento. La arko de Belemo, formata de enirejo kun formo duoncirkla. Ĝi prezentas rekonstruon neregulaj ŝtonoj enkadrataj per duobla linio de brikoj el adobo, imitante la tipan muron toledan.
Muzeo de Arto Visigota: je nur 5 km de la municipo de Orgaz troviĝas la loko de Arisgotas, rura kreno karaktera pro la granda riĉo de sia arkeologia heredo. Cele starigi ties gravan supramezepokan pasinton naskiĝis la Muzeo de Arto Visigota en la loko, kiu kolektas reliefojn de granda arta kvalito datataj en la 7-a jarcento. La instalaĵoj ĝuas de ekspoziciejo, apogite de muzeografia klarigo kiu permesas la vizitanto ampleksigi siajn konojn pri unu de la kulturoj plej nekonataj de Hispanio. La vizito al la Muzeo kompletiĝas per bilda prezentaĵo kiu montras la rekonstruon de la ĉefaj monumentoj visigotaj de la zono, kiaj la Monaĥejo Hitos (Arisgotas) kaj la Preĝejo de Sankta Petro de la Mata.
Taurludejo
Referencoj
↑Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 269, ISBN 84-95432-05-6.
↑JIMÉNEZ DE GREGORIO, Fernando, La Villa de Orgaz en la comarca de la Sisla, paĝo 244, Toledo, 1984, Anales Toledanos XIX.
↑ALBAIGÉS OLIBART, José Mª., Enciclopedia de topónimos españoles, Barcelona, 1984, Edicions Universitat de Barcelona, paĝo 440.
↑ 4,04,14,24,3Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XII, paĝo 344.
↑Patxot y Ferrer, Fernando, Librería de la Publicidad y de Cuesta (Madrid), Tomo III, Las Glorias Nacionales, http://books.google.es/books?id=iL0CAAAAYAAJ&dq=alvar+perez+de+castro+orgaz&source=gbs_navlinks_s , 1853, Madrid, paĝo 453, Libro XIX. Capítulo XLI. "Pasados algunos días Don Alvar Pérez, general de la frontera de los moros, a cuyo oficio se decía adelantado, se vió en Aillon con el rey Fernando, sobre socorros que cada día eran menester en la frontera, especialmente en Córdoba, para donde el rey don Fernando le dió todo lo necesario, y caminando para la Andalucía, murió en Orgaz, casi en el año de mil y doscientos y treinta y nueve."
↑Laŭ informo de 2007 de la guberniejo de Kastilio-Manĉo. Vidu ties slipon municipan ĉe eksteraj ligoj.
Literaturo
GÓMEZ FERNÁNDEZ-CABRERA, Jesús (2007). La villa de ORGAZ. Textos e imágenes. Ayuntamiento de Orgaz.
MORALEDA Y ESTEBAN, Juan (1887). La Villa de Orgaz.- Toledo: Manuscrito.- Real Academia de la Historia de Madrid, sección Manuscritos (BRAH 13, 1888, 245). Edición electrónica: Jesús Gómez Fernández-Cabrera.
JIMÉNEZ DE GREGORIO, Fernando (1984). La villa de ORGAZ, en la comarca de la Sisla. Anales Toledanos XIX. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos.
RODRÍGUEZ DE GRACIA, Hilario (1990). Variables demográficas de ORGAZ, entre los siglos XVI al XIX.. Anales Toledanos XXVII. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos.