La nomo estas diminutivo de "Calera", kio signifas en la hispana "Kalkoŝtonminejeto".
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Caleruelo. La censita populacio en 2011 estis de 283 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,04 loĝ/km².
Situo
Caleruela estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoCampana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 322 m; je 117 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 9.42 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′25″ N 5°15′31″ Ok.
La setlejo fondiĝis en 1566. En dokumento de fino de 18a jarcento nomiĝas "Carreruela", kaj tiele ĝi estas konata en la komarko. Tio ne kongruas kun la menciita etimologio, kaj estus diminutivo de "carrera", tio estas vojo, aŭ veturejo.
Meze de la 19a jarcento ties unika industrio estis muelilo por oleo. La municipa buĝeto estis 3.000 "reales2, kiujn oni enspezis danke al kolekto de herbo kaj kverkoglano de la komunuma kverkarbaro.
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,119 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al malpli da 300.
Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento ekde la Hispana transiro al demokratio (1979), la vilaĝo estis regata ĉiam de sama municipestro dekomence de dekstra partio UCD kaj poste de la socialisma partio dum 32 jaroj precize, ĝis 2011, kiam venkis balotadon la reprezentanto de la dekstra partio PP, nome María Teresa Fernández.