La termino "Hormigos" estas de necerta deveno, kvankam probable devenas el latinaformica, formiko.
[1]
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Hormigueños. La censita populacio en 2011 estis de 830 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,64 loĝ/km².
Situo
Hormigos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKomarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 457 m; je 52 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′50″ N 4°26′56″ Ok.
Agrikulturo (tritiko, hordeo, oleo) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) tradicie. Nune ĉefe vitejoj kaj la municipo posedas bienojn. Plivivigis la lokon du urbanizaĵoj ĉe la rivero Alberĉe dekomence por semajnfinoj, sed poste por definitiva loĝado.
Historio
Komence de la 15a jarcento, la loĝantoj de la antikva loko de La Higuera del Campo (figarbo) ekabandonis ĝin pro sanproblemoj kaj proksime formiĝis la kerno nomota Hormigos. La elekto de la lokor eble rilatis al proksimeco al grava brutovojo kaj al du vadejoj en la rivero Alberĉe. Meze de la 16a jarcento la vilaĝo nomiĝis Hormigos kaj La Higuera del Campo.
Ĝi apartenis al duklando de Escalona, depende ties parokoj el arkiprestaro de tiu vilaĝo. En 1749 ĝi akiris la titolon de vilaĝo, kaj fine de tiu jarcento La Higuera del Campo senloĝiĝis, kvankam restis la ermitejo kaj la densa figarbo kiu estis nomiginta ĝin kaj el kiu la lokanoj konservis foliojn kiel kuraciloj.
Dum la 1960-aj jaroj la populacio ege malpliiĝis pro elmigrado.
Notoj
↑ Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 192, ISBN 84-95432-05-6.