La termino "Yuncos" devenas el latinaiunkus, junko. Laŭ informoj de 1788 ĝi nomiĝis dekomence "Las Ventas de Unco" (gastejoj), ĉar estis tero kie kreskis multaj junkoj. Tiaj plantoj videblas en la blazono de la vilaĝo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Yunqueros. La censita populacio en 2010 estis de 9.700 loĝantoj kaj la denseco estas de 646,67 loĝ/km².
Situo
Yuncos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoLa Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 551 m; je 30 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°05′12″ N 3°52′20″ Ok.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
Aperas citata la unuan fojon la domaro de Yuncos en vendodokumento de mozaraboj de 1181, kie loĝis persono nomita Martín Raimundo, kiu havis vitejon en Cobisa.
La fondo de Yuncos estis posta al tiu de "Palomeque" aŭ "Palomequejo" nome apuda teritorio al Yuncos, kie setlis la unuaj loĝantoj, de fondo antauza al Yuncos kiu profitis el tio, sed poste ĝi malaperis laŭ la tiamaj dokumentoj.
Ĉirkaŭ 1488 la Katolikaj Gereĝoj vendis teron de Yuncos kaj Palomequejo al Pedro de Castilla kaj lia edzino Isabel Laso. En Yuncos pro reĝa privilegio oni ne pagis reĝajn impostojn. En 1634 Yuncos separiĝis el Toledo.