La esprimo de "Las Ventas con Peña Aguilera" devenus el ĉiu el la vortoj de la komponaĵo:
Ventas (gastejoj), pro la gastejoj kie antikve oni gastigis la veturantojn,
Peña (roko), pro la montara zono kie ĝi troviĝas,
Aguilera (agleja), pro la virgulino patronino de la municipo aŭ rilate al rokoj kie agloj ofte nestas.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Venteño. La censita populacio en 2011 estis de 1.344 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,59 loĝ/km².
Situo
Las Ventas con Peña Aguilera estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 792 m; je 35 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 140.09 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′46″ N 4°13′43″ Ok.
Oni trovis arkeologiajn restojn de diversaj kulturoj kiuj setlis en la municipa teritorio.
En la 15a jarcento, la vilaĝo Las Ventillas unuiĝis al la plej antikva Peña Aguilera, kio originiĝis la vilaĝon Las Ventas con Peña Aguilera kun loĝiga permesilo proklamita en 1423 de Johano la 2-a.
Laŭ la topografiaj informoj de Filipo la 2-a, la ŝtonoj por la Katedralo kaj la Alkazaro de Toledo elfosiĝis en 1576 de la ŝtonminejoj de tiu vilaĝo.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, fakte jam en la 1930-aj jaroj oni atingis pinton de 3,712 loĝantoj, sed poste pro la Hispana Enlanda Milito kaj postaj sekvoj, la populacio falis al iomete malpli da 3,000 (tio estas oni perdis pli da 700 loĝantojn en malmultaj jaroj; poste ĉefe dum la 1960-aj jaroj okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio en la tuta sudo kaj centro de la lando, kaj same ĉe tiu ĉi vilaĝo, kiu falis al 1,400 loĝantoj, tio estas preskaŭ trioniĝis. El tiam en aliaj sudcentraj hispanaj vilaĝoj, la populacio plue malkreskis, sed ĉe Las Ventas con Peña Aguilera tute male, danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo dum la resto de la tuta jarcento la populacio stabiliĝis, ĉefe en la 1980-aj jaroj, post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo; tamen ankoraŭ iomete malaltiĝis sub la 1,400.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo. Industrio de manfarado, ledo (ĉefe por la etoso de taŭrludado) kaj vestaĵoj.