La esprimo "San Martín de Montalbán" rilatas al la nomo de la sanktulo nome Sankta Marteno, kies kulto estis tre etenda en Kastilio, kaj al tiu de la senjorlando al kiu la vilaĝo apartenis.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Lugareño. La censita populacio en 2011 estis de 841 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,23 loĝ/km².
Situo
San Martín de Montalbán estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 659 m; je 44 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 135 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′7″ N 4°23′14″ Ok.
Ties fondo okazis ĉirkaŭ la jaro 1531, laŭ informo pri La Puebla de Montabán realigita en 1576, laŭ kiu la feŭdaj senjoroj Alonso Téllez kaj lia filo vendis al la lokanoj de tiu jurisdikcio grandan parton de publika monto por agrikulturigi ilin.
Dependis administre de La Puebla ĝis 1665, kiam la reĝo Filipo la 4-a donis al ĝi la titolon de vilaĝo.
Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj same ĉe San Martín de Montalbán kun 1,927 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe San Martín de Montalbán okazis tio, nome falo al nur iom pli da 700 fine de la jarcento, sed danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo almenaŭ ne plu falis, de tiam al la nunaj 841.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.