El Casar de Escalona estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo konsistas el la kerna urbo, la kvartalo Cerro Alberche kaj pliaj kvartaloj konstruitaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj; multaj el ili estas konstruitaj kontraŭleĝe.
Toponimio
La termino "El Casar" signifas aro de domoj kiu ne formas ankoraŭ vilaĝon. La adjekto "de Escalona" ekzistas ĉar ĝi formis parton de la iama Duklando de Escalona. Antaŭe ĝi nomiĝis "El Casar de Alberche" aŭ "Casas del Alberche" (domoj).
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Casareños. La censita populacio en 2010 estis de 2.225 loĝantoj kaj la denseco estas de 55,63 loĝ/km². Dum la fino de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a la populacio rekuperiĝis danke al proksimeco al la ŝtata ĉefurbo Madrido kaj pro urbanizado, kio permesis la alvenon de enmigrintoj.
Laŭ la censo de 2008:
De la 2.179 loĝantoj de El Casar de Escalona, 984 estas virinoj kaj 1.195 estas viroj. Sekve, la 54,84 % de la loĝantaro estas viroj kaj la 45,16 virinoj.
Se oni komparas la datumojn de El Casar de Escalona kun tiuj de la provinco de Toledo oni konkludas ke ĝi okupas la postenon 89a de la 204 komunumoj kiuj estas en la provinco kaj ĝi reprezentas ĉirkaŭ 0,3160 % de la tuta loĝantaro de ĉi tiu.
Je naciŝtata nivelo, El Casar de Escalona okupas la postenon 2.203 de la 8.110 komunumoj kiuj estas en Hispanio kaj ĝi reprezentas ĉirkaŭ 0,0047 % de la tuta loĝantaro de la lando.
Situo
El Casar de Escalona estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKomarko de Torrijos en la nordokcidenta centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 460 m; je 52 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′48″ N 4°31′27″ Ok.
Tra ties teritorio fluas la rivero Alberĉe je ĉirkaŭ du kilometroj norde de la kerna domaro.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
Post la reconquista, meze de la 12a jarcento la zono ekloĝiĝis per domaroj, inter ili tiu nomita El Casar de Alberche kiu poste nomiĝos El Casar de Escalona kiam ĝi ekformis parton de la Duklando de Escalona.