La termino "Nuño Gómez" komponas de persona nomo sekve de familinomo. La etimologio de la homa nomoNuño estas sensolva. Olivart[1] proponas diversajn eblojn: nome varianto de la latinaNonnius 'monaĥo' aŭ Nonius 'naŭa', de la ĝermanaNunno, aŭ, plej probabla, de la eŭskaMuño 'monteto'.
Pri Gómez, estas patronomo de ĝermana deveno el termino guma 'homa estaĵo', 'homo'.[2]
La vilaĝa nomo fundamentus sur tiu de la posedanto aŭ unua loĝanto de la loko.[3] Aliaj fontoj ondikas ke ĝi korespondus al nomo de konkerinto kastilia de deveno de visigotoj kiu probable akompanis en la reconquista al reĝo Alfonso la 6-a.[4]
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Nuñogometero. La censita populacio en 2011 estis de 181 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,65 loĝ/km².
Situo
Nuño Gómez estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 469 m; je 78 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′49″ N 4°37′16″ Ok.
Geografio
La municipo troviĝas situanta «sur tereno sufiĉe ebena ĉe monto kiu formas montaron norde.»[5] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Garciotum norde, sude kaj okcidente, Pelahustán norde kaj oriente, ambaŭ de la provinco de Toledo.
Tra la teritorio fluas de nordo suden kaj formante limon kun la teritorio de Pelahustán la rojo de San Benito, antikve Fresnedoso, kiu kuniĝas siajn akvojn kun tiu de la rojo Soto ĉe la limo de la municipa teritorio kun tiu de Garciotum.
Ekonomio
Agrikulturo (cerealij) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj, porkoj) tradicie. Pri industrio aŭ komerco estis nur muelejo de faruno, situanta ĉe la rojo.
Aktuale, kvankam ĉefa enspezofonto pluestas agrikulturo, tio reprezentas nur 25,0 % de la totalo de laboristoj, dum 63,9 % estas de servoj. Tre poste estas industrio kun 8,3 % kaj konstruado kun 2,8 %.[6]
Historio
En la 14a jarcento ĝi apartenis al jurisdikcio de la vilaĝo de Castillo de Bayuela. En 1655 akiris la titolon de vilaĝo.[7]
Meze de la 19a jarcento ĝi havis 60 domojn.
Meze de la 20a jarcento ĝi havis preskaŭ 700 loĝantojn, sed poste pro elmigrado preskaŭ kvaroniĝis al 177 en 1981.
Notoj
↑ ALBAIGÉS OLIBART, José M., Diccionario de nombres de personas, Barcelona, 1984, Edicions Universitat de Barcelona, paĝoj 186 kaj 187, ISBN 84-475-0265-1
↑ POKORNY, Julius, Indogermanisches etymologisches Wörterbuch, Berno kaj Munĥeno, 1969, Francke, paĝo 415, ISBN 978-3-7720-0947-1.
↑ Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 259, ISBN 84-95432-05-6.