La nomo de tiu vilaĝo devenas el la geografiaj trajtoj de ties loko, ĉar La Nava aludas al ebenaĵo ĉe monteto Mogorro.[1] Pri la termino "Ricomalillo", ĝi devenas el la kunmetaĵo de rincón (angulo) kaj Malillo, la unua parto devena el vulgara araba rukún dum la dua estus de necerta deveno.[2] Interesa hipotezo indikita de Corominas kaj Pascual,[3] rilatas Malillo al maillo, 'natura pomarbo'.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Navero. La censita populacio en 2011 estis de 671 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,78 loĝ/km².
Situo
La Nava de Ricomalillo estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoLa Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 645 m; je 116 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°39′1″ N 4°59′26″ Ok.
Meze de la 19a jarcento ĝi havis 140 domojn kaj lernejon dotatan per 1.100 "reales" de publika fondunso al kiu ĉeesstis 20 infanoj. La municipa buĝeto estis de 5.056 "reales" el kiuj 2.200 estis por pagi la sekretarion.[4]
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,697 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al malpli da 671.
↑ Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 84, ISBN 84-88439-70-9.
↑Diccionario Crítico Etimológico Castellano e Hispánico (Corominas kaj Pascual, 1980)