La deveno de la termino de "Almonacid" ne estas klara. Estas variaj versioj, ĉiuj rilataj kun la kastelo:
De la arabigita latina vorto "almonaster", uzata de almoravidoj por aludi al "monaĥejo". Laŭ tio eble la kastelo estis "ribat" (nome fortika monaĥejo) en la islama epoko.
De la fratoj Armonices kiuj ŝajne rekonstruis unu de la turoj de la kastelo.
Per derivo de "Almenas del Cid" (kreneloj de la senjoro), antikva nomo de la vilaĝo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Almonaciliño. La censita populacio en 2011 estis de 873 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,09 loĝ/km².
Situo
Almonacid de Toledo estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 720 m; je 21 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 96 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′18″ N 3°51′16″ Ok.
Dum la 20a jarcento la populacio atingis pinton dum la 1930-aj jaroj kiam estis 2070 loĝantoj, sed post la enlanda milito oni perdis 300 loĝantojn pro diversaj kaŭzoj. Dum la 1960-aj jaroj okazis nova falo pro elmigrado al urbaj kaj industriaj areoj kaj naciaj kaj internaciaj, kio okazis ankaŭ en multaj el la sudhispanaj areoj. Dum la fino de la 20a jarcento la populacio stabiliĝis ĉirkaŭ la 800 loĝantoj, tio estas multe malpli ol duono de tiu iama.
El la restaŭro de la demokratio la voĉdonintoj preferis urbestron de la dekstraj partioj. Fakte la sama urbestro regis la vilaĝon dum ses regofojoj, nome sub tri diversaj partioj, kaj el 1979 al 2003, nome dum preskaŭ kvarono de jarcento, nome Eusebio Segovia Martín.
Almonacid de Toledo estas deklarata historia komplekso. Ĉiujare vizitas 2.000 turistoj la kastelon de Almonacid de Toledo.