Nový Bor (ĝis 1948 Bor u České Lípy, germane Haida, en la mezepoko ankaŭ Hayda) estas urba municipo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la distrikto Česká Lípa kaj al la regiono Liberec. La urbo situas en la norda parto de Bohemio, 85 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 7 kilometrojn norde de la distrikta centro Česká Lípa. En 2024 la urba municipo havis 11 412 loĝantojn. Historie la urbo estas parto de la germanlingva regiono Sudetio, kiu ekde 1919 estis parto de Ĉeĥoslovakio. Tradicie ĝi estas la centro de vitroprilaborado en norda Bohemio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okrouhlá, Polevsko, Skalice u České Lípy, Sloup v Čechách, Svor, Chotovice, Svojkov, Česká Lípa kaj Radvanec.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 6 300 |
---|
1880 | 7 786 |
---|
1890 | 8 006 |
---|
1900 | 8 635 |
---|
1910 | 9 537 |
---|
1921 | 8 862 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 9 851 |
---|
1950 | 7 229 |
---|
1961 | 7 868 |
---|
1970 | 8 669 |
---|
1980 | 10 828 |
---|
1991 | 12 166 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 12 342 |
---|
2014 | 11 962 |
---|
2016 | 11 844 |
---|
2017 | 11 826 |
---|
2018 | 11 699 |
---|
2019 | 11 678 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 11 616 |
---|
2021 | 11 433 |
---|
2022 | 11 458 |
---|
2023 | 11 485 |
---|
2024 | 11 412 |
---|
Partoj de urbo
Rilatoj al Esperanto
Inter la jaroj 1920 kaj 1934 en la urbo aperis la esperant- kaj germanlingva revuo Marto, en redakto de Josef Taubmann.
Partneraj komunumoj
Vidu ankaŭ
Partoj de urbo Nový Bor (5) |
---|
|
|