La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Radys". En 1372germanoj alvenis. En 1784 loĝis tie 152 vilaĝanoj (25 familioj) en 19 domoj, en 1828 168 vilaĝanoj en 16 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Radosa 276 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito al jam tiam sendependa Slovakio.