Prečín, hungare Soltészperecsény [ŝoltéspereĉEnj] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.
ISO
Situo
Prečín situas inter montoj 635 kaj 704 m-ojn altaj, laŭ flankovojoj. Považská Bystrica troviĝas je 8 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la antaŭhistoriaj tempoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1385 en formo "Prichen". En 1784 loĝis tie 334 vilaĝanoj (54 familioj) en 50 domoj, en 1828 437 vilaĝanoj en 45 domoj. En 1847 pro tifo 104 vilaĝanoj mortis. En 1884 granda inundo okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Precsin, poste ĝi ricevis novan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Soltészperecsény 502 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Vágbeszterce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Prečín 1340 homoj, (1329 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj