Diviaky nad Nitricou (hungare Nyitradivék [mjitradivEk], germane Diwegg aŭ Divick) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ĝis 1927 la slovaka oficiala loknomo estis la pli mallonga Diviaky, la hungara estis ĝis 1888 Divék. Ankoraŭ 6 vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Situo
Diviaky nad Nitricou situas en valo de rojo sub monto 1070 m alta, laŭ traira flankovojo. Prievidza troviĝas je 17 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Ekde la 10-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la templo en 1232, pri la vilaĝo en 1246 laŭ tiama hungara ortografio "Dywek", pri la fortikaĵo en 1302. En 1778 loĝis tie 171 vilaĝanoj en 26 domoj, en 1828 305 vilaĝanoj en 43 domoj. En 1787 pro incendio precipe la preĝejo difektiĝis. En 1866 kaj en 1875 pro ĥoleroj resume 33 vilaĝanoj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nyitradivék 458 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Diviaky nad Nitricou 1811 homoj, (1798 slovakoj).
Vidindaĵoj