Turčianky, hungare Turcsány [turĉAnj] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Turčianky situas laŭ traira flankovojo. Partizánske troviĝas je 8 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1293 en latina formo "Nova Villa Turchan". En 1828 loĝis tie 240 vilaĝanoj en 35 domoj. Ĝis 1898 la oficiala hungara loknomo estis la iom pli longa Turcsánka. Tiutempe ŝtonminejo funkciis apud la vilaĝo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Turcsány 142 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Turčianky 152 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj