|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Poruba
|
Poruba (hungare Mohos [mohoŝ], germane Kunzling) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Poruba situas sur deklivo de monto Magura 1141 m alta, fine de sakovojo. Prievidza troviĝas je 9 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1339 en formo "Konchlin", en la nun uzata formo en 1430. En 1647 loĝis tie 186 vilaĝanoj, en 1675 354 en 44 domoj, en 1828 489 vilaĝanoj en 70 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Poruba, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mohos 810 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Poruba 1291 homoj, (1265 slovakoj). Apud la vilaĝo skiejo funkcias.
Vidindaĵoj