|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hradište
|
Hradište, hungare Sziklavárhely [siklavArhej] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Hradište situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Bánovce nad Bebravou-Nováky. Partizánske troviĝas je 8 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1232 en formo "Haranenicha". Supozeble la preĝejo jam en la 11-a jarcento funkciis. En 1406 ankaŭ fortikaĵo menciiĝis tie. En 1729 loĝis tie 277 vilaĝanoj, en 1767 nur 214, en 1828 336 vilaĝanoj en 48 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szkacsány-Hradistye, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sziklavárhely 599 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hradište 1070 homoj, (1057 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj