Brezová pod Bradlom (hungare Berezó germane Birkenhain) estas urbo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Myjava.
Situo
La urbo situas en valo de Malgrandaj Karpatoj, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Jablonica. Myjava troviĝas 12 km-ojn for. Ĉeĥio estas proksime.
Historio
La urbo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1263 en formo "Brezoua". Tiam en la loko troviĝis limgardistoj. La vilaĝo fondiĝis en la 16-a jarcento. En 1706 armeo de Habsburgoj rabis tie, sed post 3 jaroj la vilaĝo ricevis la rangon kampurbo kun foirorajto. En la 19-a jarcento la urbo iĝis unu el la centroj de slovaka kulturo kaj politiko. En 1910 loĝis en la urbo 4867 da homoj, (4589 slovakoj, 115 germanoj, 101 hungaroj). La urbo ĝis 1919 apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Myjava. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 vivis en la urbo 5567 homoj (5332 slovakoj).
Vidindaĵoj
Esperanto
En Brezová pod Bradlom okazis en jaro 2004 unua ĝenerala asembleo de Slovakia Esperanta Junularo.