Záriečie (hungare Felsőzáros [felŝOzAroŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Záriečie situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉeĥio-Púchov. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1475 en formo "Zaryecze", tiutempe apartenanta al burgo de Lednica. En 1784 loĝis tie 704 vilaĝanoj (130 familioj) en 116 domoj, en 1828 826 vilaĝanoj en 125 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Zárjecs, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőzáros 691 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Záriečie 692 homoj, (683 slovakoj).
Vidindaĵoj