Petrova Lehota, hungare Péterszabadja [pEtersabadja], germane Petershau estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Petrova Lehota situas fine de sakovojo. Trenčín troviĝas je 22 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1346 en formo "Lyhota Petri". La unuaj loĝantoj estis germanoj. En 1784 loĝis tie 270 vilaĝanoj (41 familioj) en 33 domoj, en 1828 269 vilaĝanoj en 24 domoj. Ĝis 1898 la oficiala hungara loknomo estis Petri-Lehota, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Péterszabadja 412 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Petrova Lehota 182 homoj, (180 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj