Nitrianske Rudno (hungare Divékrudnó germane Windischruden) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Nitrianske Rudno situas laŭ rojo kaj akvorezervujo, laŭ flankovojoj. Prievidza troviĝas je 14 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1275 en formo "Ruda". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Divékrudnó 326 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1924 Kršťanová Ves aliĝis al tiu vilaĝo kaj la nova loknomo iĝis Nitrianske Rudno. En 2001 vivis tie 1900 homoj.
Vidindaĵoj