- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Slovakio. Pri samnomata rivero temas artikolo Myjava (rivero).
Myjava (hungare Miava germane Miawa) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Myjava, kies distriktejo estas.
Situo
Myjava situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nové Mesto nad Váhom-Ĉeĥio. La urbo troviĝas de la landlimo 10 km, de Nové Mesto nad Váhom 22 km, de Skalica 35 km kaj de la ĉefurbo 100 km.
Historio
Rifuĝintoj pro la turkoj fondis la komunumon en 1586. Dum la hungara liberecbatalo 1848 la loĝantoj apogis la slovakajn strebojn. En 1910 en la urbeto loĝis 10 063 da loĝantoj, (9363 slovakoj, 353 hungaroj, 233 germanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Miava, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 13 142 da homoj, (12 550 slovakoj, 205 ĉeĥoj, 62 ciganoj).
Vidindaĵo