Veľké Uherce (hungare Nagyugróc [nadjugrOc], germane Großugerwitz) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľké, nagy kaj Groß signifas: granda.
Situo
Veľké Uherce situas laŭ rojo inter montoj 440 kaj 351 m altaj, laŭ flankovojoj. Partizánske troviĝas je 6 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1274 en formo "Vgrich", la pli preciza hungara kaj latina nomoj aperis en 1352, kiel "Nogvgrouch, Magna Wgrouch". En 1601 oni komputis tie 6 nobeldomojn, lernejon, paroĥon, po 3 muelejojn kaj bienocentron, fine 69 domojn, en 1828 vivis tie 654 vilaĝanoj en 96 domoj. En 1827 vitrofarejo, en 1865 uzino pri mebloj ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyugróc 1910 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Oslany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Uherce 1964 homoj, (1944 slovakoj).
Vidindaĵoj