Veľké Hoste, hungare Nagyvendég [nadjvendEg], germane Großhoste estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľké, nagy kaj groß signifas: granda.
ISO
Situo
Veľké Hoste situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 12 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungara dominado slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1329 laŭ tiama hungara ortografio "Wendegy", poste en 1390 pli precize, kiel Nogwendegy. En 1828 loĝis tie 274 vilaĝanoj en 40 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyvendég 423 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Hoste 580 homoj, (578 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj