La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj dum ferepoko, poste alvenis keltoj. La unua mencio pri figuro Oszlányi (oslanji) devenis el 1254, tiutempe la bienoj apartenis al fortikaĵo de Zólyom. Vladislao la 2-a donacis rangon kampurbo en 1503. Troviĝis paroĥo, lernejo, muelejo, 2 nobeldomoj kaj 75 loĝdomoj en 1601 en la urbeto. Leopoldo la 1-a donacis privilegiojn en 1670, Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio) donacis foirorajton semajne po 1 al la urbo. La turkoj en 1662 kaj en 1683 faris ĉion ruina. Spite la oftajn atakojn kaj militojn manfaristoj faris prospera la urbon. Ekde 1652 korporacioj fondiĝis, la unuan la buĉistoj fondis. En 1803 la urbo iĝis distriktejo kaj uzino por biero ekfunkciis. En 1910 en la urbo loĝis 1789 da loĝantoj (1390 slovakoj, 325 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars, al distrikto de Oszlány, kies distriktejo estis. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en la vilaĝo 2154 da homoj (2104 slovakoj).