Trenčianska Teplá, hungare Hőlak, germane Töpl estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Trenčianska Teplá situas laŭ rojo (Váh preterfluas), laŭ ĉefvojo kaj aŭtovojo Bratislavo-Dubnica nad Váhom. Fervojaj kontaktoj estas al Ĉeĥio, Bratislavo kaj Ilava. Trenčín troviĝas je 8 km-oj.
Historio
Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Trencsén-Tepla, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hőlak 2294 homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). En tiu jaro la apuda vilaĝeto Prilesz [priles] aliĝis al Hőlak. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Trenčianska Teplá 3780 homoj, (3701 slovakoj). En la vilaĝo uzino pri sukero funkcias.
Famuloj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fontoj