Trenčianska Turná, hungare Tornyos [tornjoŝ], germane Turnau bei Trentschin estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Trenčianska Turná situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bánovce nad Bebravou-Trenčín. La lasta urbo troviĝas je 5 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la rojo en 1113 en latina formo "Turna aqua", pri la vilaĝo en 1269. En 1663 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1708 Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de la Habsburgoj. En 1832 incendio okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Turna, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tornyos 968 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1976 la apuda vilaĝo unuiĝis kun Trenčianska Turná. En 2001 vivis tie 2566 homoj, (2540 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj