|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ruskovce
|
Ruskovce (hungare Bánruszkóc [bAnruskOc]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Ruskovce situas laŭ rojo apud ĉefvojo kaj fervojo inter Trenčín-Bánovce nad Bebravou. La lasta urbo troviĝas je 6 km.
Historio
En la 9-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1329 en formo "Rwzk". En 1784 loĝis tie 163 vilaĝanoj (34 familioj) en 18 domoj, en 1828 72 vilaĝanoj en 11 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bánruszkóc 195 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bánovce nad Bebravou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ruskovce 532 homoj, (523 slovakoj).