La Internacia Organizaĵo por Normigado aŭ ISO, prononcata /ˈaɪsoʊ/ (el la grekeίσος, isos, kiu signifas "egala") estas internacia ne-registara organizaĵo fondita en 23-an de februaro1947, kiu produktas interalie tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn (vidu Produktoj de ISO sube por aliaj produktoj). Ĝiaj normoj estas nomataj ISO-normoj. La sidejo de la organizaĵo estas la Centra Oficejo (en la angla Central Secretariat, ISO/CS) en Ĝenevo, Svislando. 162 membraj landoj kunlaboras por normigado. ISO estas unu el la tri tutmondaj organizaĵoj por normigado kune kun la Internacia Elektroteknika Komisiono, kiu okupiĝas pri elektraj aparatoj, kaj la Internacia Telekomunika Unio, kiu okupiĝas pri telekomunikado. Ili ĉiuj troviĝas en Ĝenevo kaj kunlaboras.
Administrado de ISO
Ekzistas Strategia plano, kiu gvidas la agadon de ISO. Ĝin aprobas la Ĝenerala Asembleo, kiu estas renkontiĝo de ĉefaj oficistoj de ISO kaj delegitoj elektitaj pere de plenaj membroj. Korespondaj kaj abonaj membroj rajtas ĉeesti kaj observi.
Historio
1906 - Fondo de la IEC (Internacia Elektroteknika Komisiono).
1926 - Fondo de la ISA (Internacia Federacio de Naciaj Normigantaj Asocioj).
1944 - Starigo de la Kunordiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj (UNSCC) kiel provizora solvo dum la Dua Mondmilito.
1946 - Fondo de ISO (Internacia Organizaĵo por Normigado).
Membreco en ISO
Po unu normiga instanco por unu lando rajtas membriĝi ĉe ISO (ĝenerale la plej grava instanco de la lando). Por nenormigaj organizaĵoj (ekz. la Universala Esperanto-Asocio UEA) ne eblas membriĝi, tamen eblas por ili partopreni la laboron kiel membroj de ISO-komitatoj (vidu sube membreco en ISO-komitatoj).
Ekzistas tri malsamaj grupoj de membroj en ISO:
Plenaj membroj: Reprezentantoj de landaj normigadaj grupoj. Ili estas la solaj kiuj povas decidi kaj baloti.
Korespondaj membroj: Reprezentantoj de landoj kiuj ne havas propran normigadan organizaĵon. Ĉi tiuj povas havi informojn dum la disvolvado de la normo, sed ne povas baloti.
Abonaj membroj: Reprezentantoj de landoj kun malgranda ekonomio. Ĉi tiuj nur havas la informon post la balotado, do ili ne povas decidi nek partopreni en la disvolvado.
Ĉiuj plenaj membroj kaj korespondaj membroj rajtas membriĝi en ĉiuj ISO-komitatoj. Ekzistas ĉefe kvar tipoj de membreco:
Partoprenantaj membroj
Observantaj membroj
Ĝemelaj membroj
Ligilaj membroj
Partoprenantaj membroj
Partoprenantaj membroj (P-member): tiuj, kiuj intencas aktive partopreni normigan laboron de teknika (sub-)komitato. Ili nepre devas voĉdoni en ĉiuj voĉdonadadoj de la (sub-)komitato. Krome, ili devas nomumi fakspertulojn por kontribui al la laboro. Ili kunlaboras por elverki internaciajn normojn.
Observantaj membroj
Observantaj membroj (O-member): tiuj, kiuj volas sekvi la verkadon de internacia normo kaj eventuale kontribui al la laboro. Ĉiuj plenaj kaj korespondaj membroj rajtas iĝi observantaj membroj en teknika (sub-)komitato.
Ligilaj membroj (Liaison member): internaciaj, geografie gravaj aŭ grandaj regionaj organizaĵoj, kiuj intencas partopreni la normigan laboron aŭ esti informataj pri ĝi.
Produktoj de ISO
Ekzistas kvin ĉefaj produktoj de ISO:
Internacia normo
Teknika specifikaĵo
Teknika raporto
Publika specifikaĵo
Internacia laborrenkontiĝa akordo
Internacia normo
Internacia normo (International Standard, IS): Tio estas la plej kutime kaj la plej bone konata tipo de ISO-dokumento. Ekzemplo estus ISO 9001.
Teknika specifikaĵo
Teknika specifikaĵo (Technical Specification, TS):
Teknika raporto
Teknika raporto (Technical Report, TR):
Publika specifikaĵo
Publika specifikaĵo (Publicly Available Specification, PAS):
Internacia laborrenkontiĝa akordo
Internacia laborrenkontiĝa akordo (International Workshop Agreement, IWA):
Kreado de normo
Normoj kreiĝas pere de longa procezo. Jenas la diversaj fazoj:
Fazo
Nomo (Esperante kaj angle)
Mallongigo
00
Prafazo
Praprojekto
Preliminary Work Item
PWI
10
Propono
Nova laborpropono
New Proposal (for a work item)
NP
20
Preparado
Labora malneto
Working Draft
WD
30
Komitata fazo
Komitata malneto
Committee Draft
CD
40
Kontrolado
Malneto de normo
Draft International Standard
DIS
50
Konsento
Finfina malneto de normo
Final Draft International Standard
FDIS
60
Publikigado
Internacia normo
International Standard
IS
90
Rekontrolo
Review
95
Nuligo
Withdrawal
Prafazo
Propono
La ok sekvantaj kategorioj rajtas proponi novan laborproponon:
Plena membro (lando)
La sekretario de la komitato, en kiu la normo devus publikiĝi
Alia komitato
Alia subkomitato
Organizaĵo en rilato
La komisio pri teknika administrado (TMB)
Unu el la konsilaj grupoj
La Ĝenerala Sekretario
Preparado
Post akcepto de laborpropono, la teknika (sub/)komitato staras laborgrupon por prepari laboran malneton kaj difinas limdatojn. Kuniĝas spertuloj pri la temo. Plenaj membroj, kiuj promesis aktive partopreni konfirmas sia(j)n teknika(j)n spertulo(j)n kaj pliaj plenaj membroj rajtas proponi spertulo(j)n. Cetere organizaĵoj kun A- aŭ D-rilato (ekzemple UEA) same rajtas nomumi spertulo(j)n dum tiu fazo. Laŭeble oni preparas kaj anglan kaj francan version samtempe, foje oni inkluzivas la rusan lingvon.
Komitata fazo
Tiu fazo ebligas komentojn de la plenaj membroj kaj observantaj membroj de la (sub/)komitato.
Kontrolado
Konsento
Publikigado
La Centra Oficejo kontrollegas kaj eventuale korektas erarojn. Ĝi presas kaj disdonas la Internacian Normon. Tiu fazo daŭras du monatoj.
Rekontrolo
Nuligo
Lingvoj dum laborrenkontiĝoj
La tri oficialaj lingvoj por renkontiĝoj estas la angla, la franca kaj la rusa. Tamen, la landa ISO-membro de Rusio devas disponigi kaj interpreton kaj tradukon al aŭ el la rusa. Eblas pliaj lingvoj. La prezidanto de la (sub/)komitato kaj la sekreteriejo devas zorgi pri la uzo de lingvoj.
Esperanto
En 1990 Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekhavis oficialan kunlaboran statuson en kategorio A kun la Teknika Komitato TC 37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). La celo de la komitato TC 37 estas krei bazon por la terminologia laboro de la aliaj komitatoj de ISO, kiuj okupiĝas pri normigado en specialaj kampoj de industrio, publika administrado, scienco, ktp. Flanke de UEA la rilatojn kun ĝi prizorgas Terminologia Esperanto-Centro, kiu laste pretigis la Esperanto-eldonon de "Terminologia gvidilo"[2].