Eugène Joseph Delporte (naskiĝis la 10-an de januaro 1882 en Jodoigne, mortis la 19-an de oktobro 1955 en Uccle) estis belga astronomo.
Li laboris en la Reĝa observatorio de Belgio de Uccle, kies direktoro li estis de 1936 al 1947. Elde tie li malkovris 66 asteroidojn inter kiuj plej notindaj estas 1221 Amoro, kiu donis sian nomon al la grupo de la amoraj asteroidoj, kaj la apolona asteroido
2101 Adoniso.
Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ plurajn kometojn, inter kiuj la perioda kometo
57P/du Toit-Neujmin-Delporte.
En 1930, li difinis la modernajn limojn inter la konstelacioj laŭ la linioj
de rektascensio kaj deklinacio por la epoko
B1875.0.
Oni donis lian nomon al la luna kratero Delporte.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Nekrologioj: