Laŭ la legendo en 1759 dum konstruado de kapelo (kie estis iam la mezepoka templo) laboristo trovis skulptaĵon pri Dipatrino el osto. Poste la loko iĝis pilgrimejo. La bienestro akiris alian skulptaĵon el Loreto kaj metis ambaŭ skulptaĵojn en 1771 en preĝejon, kiu estis jam la pligrandigita kapelo. En 1912 la preĝejo denove pligrandiĝis. En 1933 apude monaĥinejo konstruiĝis. En 2008Benedikto la 16-a donacis rangon baziliko al la preĝejo.