|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zlatno
|
Zlatno (hungare Zlatnó) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Zlatno situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kokava nad Rimavicou-Poltár. Lučenec troviĝas je 30 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la domaro en 1819, sed laŭ alia informo jam en 1807 vitrofarejo funkciis tie. Ekde 1836 oni produktis tie imponajn vitraĵojn ĝis 2003. Ĝis Traktato de Trianon la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Lučenec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Nur en 1998 formiĝis la vilaĝo kaj municipo. En 2001 vivis tie 526 homoj, (484 slovakoj).
Vidindaĵoj
- klasikisma nobeldomo de 1837
- konstruaĵo de vitrofarejo de 1836