- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo. Pri samnoma montaro temas artikolo Vysoké Tatry.
Vysoké Tatry (en Esperanto: Altaj Tatroj) estas urbo kaj kuracloko en la nordo de Slovakio en regiono Prešov, en distrikto Poprad. Laŭ areo ĝi estas la plej vasta urbo en Slovakio. Ĝi troviĝas sur la teritorio de samnoma montaro Altaj Tatroj kaj ankaŭ tute sur teritorio de la nacia parko Vysoké Tatry.
La urbo kune kun aliaj urboj Kežmarok, Poprad kaj Zakopane estas naturaj centroj de turismo en la montaro Altaj Tatroj.
Historio
La urbo fondiĝis en 1999 el 15 vilaĝoj. Grandparte ili estas feriejoj. La oficejoj troviĝas en iama vilaĝo Starý Smokovec.
Partoj
La urbo konsistas el tri partoj (katastraj teritorioj), kiuj nun konsistas el 14 setlejoj:
Vidindaĵoj
Vidu ankaŭ