Slovenské Ďarmoty estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš, laŭ dekstra bordo de Ipeľ. La hungaroj nomis la vilaĝon Tótgyarmat.
Historio
La komunumo estas resturbo de Balassagyarmat, kiu dum la historio etendiĝis en ambaŭ riverobordoj. En 1919 la ĉeĥa armeo okupis parton de la urbo, sed la hungaroj kontraŭstaris en la maldekstra urboparto, kiu estas la pli granda kaj tie funkciis la oficejoj. La ponto iĝis limtrapasejo inter 1920-2007. Inter 1938-1945 la urbo denove unuiĝis, ĉar Hungario rericevis la restaĵon. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 2008 la regiono apartenas al interna parto de Eŭropa Unio, la ŝtatlimo ĉesis.
Famuloj