|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Píla
|
Píla (hungare Fűrész [fUrEs]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Píla situas en valo de rojo, laŭ trara flankovojo. Lučenec troviĝas je 20 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1456 laŭ tiama hungara ortografio "Fyryz" (=segilo). En la 18-a jarcento inundo detruis la vilaĝon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon triaklasa. En 1828 loĝis tie 142 vilaĝanoj en 24 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Fűrész 758 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Halič, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Píla 264 homoj, (262 slovakoj).