La Eŭrovizia kantfestivalo (oficiale angleEurovision Song Contest kaj franceConcours Eurovision de la Chanson), ofte konata simple kiel Eŭrovizio, foje en Esperanto Eŭrovida kantkonkurso, estas ĉiujara televida kantokonkurso kun partoprenantoj el diversaj landoj kies naciaj publikaj servoj de radio kaj televido estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. La konkurso estas dissendata televide kaj ankaŭ radie tra Eŭropo. Lastatempe, la konkurso televidiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.
Etimologio
La nomo de la konkurso devenas de Eŭrovizio (internacie: Eurovision), la televida distribua reto prizorgata de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (oficiale EBU, angle: European Broadcasting Union). Ĉiu membro de EBU rajtas partopreni la konkurson, do ankaŭ afrikaj kaj aziaj landoj kiel Israelo, Maroko, Tunizio, Alĝerio, Egiptio, Libano kaj Sirio. El tiuj neeŭropaj landoj nur Israelo kaj Maroko iam partoprenis. Laŭ tradicio la internacia konkurso sursceneje okazas en la lando de la antaŭa venkinto. Escepte, pro la milito de Rusio en Ukrainio, en 2023 ĝi okazas en Britio.
Reguloj pri la prezentoj
La kanto kaj la prezento ne povas montri politikan opinion (nova regulo pri la konkurso 2006).
Neniu kanto rajtas daŭri pli longe ol tri minutojn.
Neniu besto rajtas esti sur la scenejo dum la kanto.
Neniu kanto aŭ prezento povas damaĝi la reputacion de la kantokonkurso.
Ĉiu artisto devas havi 16 jarojn almenaŭ.
La kanto devas esti kantata vive.
La nacieco de la artistoj kaj la lingvo de la kanto ne devas korespondi al lando. Ekzemple Hispanio povus esti reprezentata de franca kantisto, kiu kantas anglan kanton.
Atribuado de poentoj
Post la prezentado de ĉiuj kantoj ĉiuj partoprenantaj landoj balotas per telefona balotado. Dum la duonfinalo ankaŭ landoj, kiuj partoprenas nur en la granda finalo, povas baloti. Neniu lando havas permeson voĉdoni por si.
Poste ĉiu lando estas alvokata kaj devas atribui siajn poentojn. La kanto kun la plej multaj voĉoj en la nacia telefona balotado ricevis 12 poentojn, la dua 10 poentojn, la tria 8, poste 7, 6, 5 … 2, 1. En la okazo de teknikaj problemoj landa juĝistaro (konsistanta el ok personoj) havas permeson aljuĝi la poentojn.
La venkanto estas la kanto, kiu fine havas la plej multajn poentojn. Se du aŭ pli da kantoj havas fine la saman nombron de poentoj, gajnas la kanto, kiu ricevis poentojn el pli da landoj.
Por mallongigi la atribuadon de poentoj oni enkondukis novan koncepton: La landa anoncisto atribuas nur la tri plej altajn poentarojn. La poentoj 1 ĝis 7 estas montrataj aŭtomate sur la bildekrano. La koncepto estis provata unuan fojon ĉe la Junior Eurovision Song Contest en 2005 en Belgio.
Geopolitiko en la atribuado
Ekde pluraj jaroj oni konstatas, ke multaj landoj, kiuj estas politikaj, kulturaj aŭ lingvaj najbaroj, atribuas ofte 10 aŭ 12 poentojn al siaj najbaroj. Konataj "najbaro-paroj“ aŭ -grupoj:
Ekde la enkonduko de la "sistemo de 12 poentoj“ (1975), kiu validas ĝis hodiaŭ, okazis plurajn fojojn, ke kantoj ricevis neniujn poentojn de ĉiuj landoj:
2004: "Celebrate" de Piero & the MusicStars (Svislando en la duonfinalo)
2015: "Black Smoke" de Ann Sophie kaj "I Am Yours" de The Makemakes
Historio
1956 – 1959
En 1956 en Lugano (Svislando) la “The Eurovision Grand Prix“ okazis. Nur sep landoj (Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgo, Svislando kaj Nederlando) partoprenis kaj prezentis po du kantojn. Britio preterlasis la daton pri la aliĝo kaj ne povis partopreni. Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) venkigis Lys Assia (Svislando) kun kanto “Refrain”.
Jam en 1957 devis ĉiu lando prezenti nur unu kanton. La konkurso okazis en Germanio; la regulo, ke la antaŭe venkinta lando prezentas la konkurson, ankoraŭ ne ekzistis.
1960 – 1969
En 1961 la nombro de la landoj jam estis kreskinta al 16.
Dum la 1960-aj jaroj la sistemo de poentoj kaj balotadoj estis ŝanĝata plurajn fojojn. En 1962 la venkanta kanto povis atingi maksimume 45 poentojn, tiel ke Francio venkis kun nur 26 poentoj.
Ekde 1964 ĉiu juĝistaro de lando povus atribui nur naŭ poentojn.
Ekde 1966 ĉiu lando devis kanti en sia nacia lingvo – regulo kiu estis nuligita en 1999. En 1969 la malnova sistemo de poento-atribuaĵo rezultigis kvar (!) venkantojn (Francio, Nederlando, Hispanio kaj Britio).
1970 – 1979
En 1975 finfine nova sistemo de poento-atribuaĵo estis enkondukita: Ĉiu lando atribuas 1-8 poentojn kaj 10 kaj 12 poentojn al la du plej amataj kantoj.
De 1973 ĝis 1976 estis suspendita la regulo, ke oni devas kanti en sia lingvo. Ĉi-tion ekspluatis la sveda grupo ABBA, kiu gajnis en 1974 per la angla kanto "Waterloo“ la konkurson kaj tiel komencis sian internacian karieron.
En 1980 partoprenis unuafoje afrikana lando: Maroko. Johnny Logan estis la unua artisto, kiu gajnis en du jaroj: 1980 kaj 1987, ambaŭ venkoj por Irlando. Irlando estas la unua lando, kiu gajnis sep fojojn la konkurson.
Germanio gajnis solan fojon dum la tuta 50-jara historio de la konkurso en 1982 (Nicole kun “Ein bißchen Frieden”).
En 1988 Svislando gajnis kun kanada kantisto Céline Dion. Tio estis la komenco de monda kariero por ŝi.
1990 – 1999
En 1991 finis Francio kaj Svedio kun po 146 poentoj. Laŭ la tiama regularo Svedio estis proklamata venkanto, ĉar la sveda kanto ricevis pli da 10-poentoj-atribuadoj ol la franca. Irlando gajnas kvar fojojn (1992-1994 kaj 1996).
La 1990-aj jaroj estis markataj per novaj ŝanĝegoj. Post la falo de la Fera Kurteno pli kaj pli da ŝtatoj el orienta Eŭropo partoprenas. La nombro de la partoprenantoj poste devas esti limigita kaj oni enkondukis sistemon de rotacio. Ekde 1997 ekzistas la telefona balotado kaj ekde 1999 ĉiu rajtas kanti en ĉia lingvo.
Unuan fojon en 1998 gajnis transseksa artisto: Dana International el Israelo.
2000 – 2009
Ekde 2001 gajnis pli kaj pli ofte baltaj ŝtatoj aŭ ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo. La fakto, ke nur 24 landoj el eblaj 40 povis partopreni, necesigis novan sistemon: Ekde 2004 ekzistas duonfinalo kaj granda finalo. En la granda finalo konkuras la dek plej bonaj el la duonfinalo, la dek plej bonaj landoj de la antaŭa jaro kaj la financantaj “grandaj kvar“ landoj (Germanio, Francio, Britio kaj Hispanio), kune 24.
Ekde 2003 ekzistas speciala konkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj): La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (“Junior Eurovision Song Contest“).
En la komenco, ekzistis neniu regulo pri la lingvo en kiu la landoj povas kanti kaj ĝis 1965 ĉiu lando uzis sian nacian lingvon. Svedio estis la unua lando kiu rompis la normon en tiu jaro partoprenante per kanto en la angla. En la venonta jaro, la organizantoj enkondukis la unuan lingvan regulon, laŭ kiu lando partoprenanta en la konkurso devas uzi unu el siaj oficiale agnoskitaj lingvoj[2].
En 1999 la Eurosong-organizantoj definitive nuligis la devigan uzon de la propra landlingvo kaj tio kondukis ekde tiam al tendenco kanti nur en la angla lingvo.
La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (oficiala angla nomo angleJunior Eurovision Song Contest), la kantokonkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj) pli emas al lingva diverseco, eble pro malpli da komerca premo kaj limigita lingvokono de la partoprenantoj[3].
Ĝis nun Esperanto tute ne ĉeestis en la kantokonkurso mem, kvankam en la jaro 2006 gajnis la finna grupo Lordi kun la angla kanto Hard Rock Hallelujah en kiu kunludis klavare esperantisto (Leena Peisa). Ŝi ludis sub la pseŭdonimo "Awa" en la bando Lordi kaj sub "Lenja" en la Esperanta grupo Dolchamar[3].
Ankaŭ la islanda kantisto Páll Óskar, kvankam kantante en Esperanto la kanton Gordjöss á esperantó[4], ne kantis en Esperanto kiam li en la jaro 1997 partoprenis en la kantkonkurso Eurovision[5].
Francis Soghomonian, esperantisto kaj profesia kantverkisto de la kanto Mer ashkharh ê (Estas nia mondo) partoprenis en la armenia antaŭselektado por la konkurso Eurovision 2006 (kun paroloj en la lingvoj franca, Esperanta kaj armena), kantis la Esperantlingvan version de Sanomi (Vi kaj mi, frapkanto de Urban Trad post la EKK de 2003) dum la samjara Universala Kongreso de Esperanto en Svedio[3].
En 2016 María Villalón, kiu jam kantis en Esperanto, partoprenis en la antaŭselekta konkurso de RTVE por reprezenti Hispanion dum la Eŭrovido-Kantokonkurso en 2017 en Kievo[6].
En 2024 la brazila tenoro Sandro Machado, konata en Rumanio pro sia partopreno en la rumana versio de la televidprogramo "The Voice", kantis en Esperanto "Mi Sangas sen Vi" reprezentante tiun landon (kie li loĝas depost 2018) dum elektaj duonfinaloj de Eŭrovizio.
Notoj kaj referencoj
↑La "nill points" estas tre fama frazo en ĝi. Kiam Britio havis "nill points" (en 2003), estis Angla radioprezentanto Terry Wogan, kiu ŝercis dirante ke Britio estas malpopulara pro la milito en Irako.