La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, fine de normalŝpura fervojo de Bánovce nad Ondavou el Humenné, kiu en pasinteco estis uzita ankaŭ por konekto kun Uĵhorodo. Tiu ĉi linio ja ne estas de decembro 2012 plu uzata por persona transporto[1]. Samtempe ja funkcias larĝŝpura fervojo de Uĵhorodo al Haniska. Ukrainio etendiĝas en la najbareco. RiverojUĵ kaj Latorica preterfluas. Košice troviĝas 72 km.
Historio
La unua mencio devenis el 1214, tiam ĝi estis eklezia bieno. Ĝi iĝis kampurbo en 1417 kune kun foirorajto. En 1427 la kampoj apartenis al familio Drugeth. Unu el la familio en 1530 finrabis la urbeton, poste denove la eklezio reakiris ĝin.
En la 16-a jarcento la urbo prosperis helpe de industrio, komercado, agrokulturo. Pro la bataloj dum Francisko Rákóczi la 2-a la urbo suferis multe, ĉesis la prosperado. En 1910 loĝis en la urbo 1 222 da homoj (1207 hungaroj). En 1914 najbaraj vilaĝoj Kiskapos, Ungcsepely kaj Veskóc aliĝis al la urbo. Ĝis 1920 la urbo apartenis al departamento Ung al distrikto de Nagykapos, kies distriktejo ĝi estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
En 2001 loĝis en la urbo 9760 homoj (5561 hungaroj, 3506 slovakoj, 422 ciganoj kaj 90 ukrainanoj).
Vidindaĵo
preĝejo el la 14-a jarcento, plurfoje detruita kaj rekonstruita