Čučma (hungare Csucsom (ĉuĉom)) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Situo
Čučma situas en valo de rojo, fine de sakovojo el Rožňava, kiu troviĝas 4 km.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1339, kie oni minis ercojn. En 1910 loĝis en Csucsom 383 da homoj, (344 hungaroj, 36 slovakoj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Csucsom apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rožňava, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1960-1990 la municipo estis en Rožňava. En 2001 loĝis en Čučma 557 da homoj, (272 hungaroj, 279 slovakoj).
Vidindaĵoj