|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oreské
|
Oreské (hungare Ordasfalva) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Oreszka, poste pro la hungariga politiko la nomo ŝanĝiĝis al fantazia, sed belsona hungara nomo.
Situo
Oreské situas fine de sakovojo. Michalovce troviĝas 12 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1358. En 1910 loĝis en Ordasfalva 464 homoj, (453 slovakoj, 6 hungaroj, 1 ruteno). Ĝis Traktato de Trianon Ordasfalva apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Michalovce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Oreské 499 homoj, (492 slovakoj, 2 ĉeĥoj).