Kapušianske Kľačany situas en la plej griza distrikto
Kapušianske Kľačany, hungare Nyarádkelecsény (njarAdkeleĉEnj) estas vilaĝo en Slovakio , en Regiono Košice , en Distrikto Michalovce . La hungaroj uzas ankaŭ la nomon Kaposkelecsény .
Situo
Kapušianske Kľačany situas sur ebenaĵo , laŭ traira flankovojo . Veľké Kapušany troviĝas 3 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la loko devenis de 1315 . Baldaŭe 3 vilaĝoj formiĝis:
Kľačany
En 1910 loĝis en Magyarkelecsény 339 da homoj , (plejparte hungaroj ). Vidindaĵo estas katolika preĝejo de 1970 .
Močiar
En 1910 loĝis en Magyarmocsár 325 da homoj , (plejparte hungaroj ). La slovakoj uzis ankaŭ la formon Močarany.
Ňarad
En 1910 loĝis en Ungnyarád 212 da homoj , (plejparte hungaroj ). Vidindaĵo estas klasikisma kalvinana preĝejo de 1834 , novgotika turo alkonstruiĝis en 1930
Ĝis Traktato de Trianon la 3 vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando , al Ung , al distrikto de Nagykapos , poste al Ĉeĥoslovakio , fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938 -1944 ili rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj , kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario . En 1943 la 3 vilaĝoj unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš . En 2001 loĝis en Kapušianske Kľačany 808 da homoj, (595 hungaroj, 154 ciganoj , 57 slovakoj ).
Eksteraj ligiloj