Bačkovík (hungare Bátyok (bAtjok)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
Situo
Bačkovík situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 20 km.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1323 en formo "Bagak". En 1910 loĝis en Bátyok 371 homoj, (342 slovakoj, 11 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Ždaňa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Bátyok rehungariĝis (laŭ http://parizs.tripod.com/trianon/trianon.html). La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis en Bačkovík 403 homoj, (401 slovakoj, po 1 ĉeĥo kaj ukraino).